Frakcio Sendependeco kaj Demokratio | ||
---|---|---|
Independence/Democracy Group in the European Parliament | ||
politika grupo de Eŭropa Parlamento | ||
Komenco | 20-a de julio 2004 vd | |
Fino | 13-a de julio 2009 vd | |
Antaŭe | Eŭropo de Demokratio kaj Diferencoj vd | |
Poste | Eŭropo de Libereco kaj Demokratio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Prezidanto | Emblemo |
---|---|
Nigel Farage kaj Jens-Peter Bonde |
|
Bazaj informoj | |
fondodato: | 20-a de julio 2004 |
fondoloko: | Bruselo |
prezidanto: | Nigel Farage kaj Jens-Peter Bonde |
ĝenerala sekretario: | ? |
partia disdivido: | ? |
centra oficejo: | rue Wiertz 60 1047 Bruselo Belgio |
koloroj: | blua, oranĝa |
retejo: | www.indemgroup.org Arkivigite je 2008-03-26 per la retarkivo Wayback Machine |
La Frakcio Sendependeco kaj Demokratio estas eŭroposkeptikisma frakcio en la Eŭropa Parlamento. Ĝi daŭrigas la laboron de la antaŭa, intertempe malfondita frakcio "Eŭropo de Demokratioj kaj de Diverseco" (EDD).
Ĉefa celo de la frakcio estas renuligi la influon de la instancoj de la Eŭropa Unio al la naciaj membroŝtatoj kaj restarigi plenan politikan suverenecon de la unuopaj ŝtatoj.
Post kiam dum februaro 2006 la tiama ministro pri reformoj de Italio, Roberto Calderoli, produktigis T-ĉemizojn kun karikaturaĵoj pri Mahometo kaj montris ilin en televida intervjuo, sekve de kio en Libio erupciis perfortaj protestoj kaj mortis 11 homoj, rezulte la kvar parlamentanoj de la itala partio Lega Nord ("Ligo Norda") estis malmembrigitaj el la frakcio.
Post la eŭropa baloto 2004 al la frakcio apartenas parlamentanoj el naŭ diversaj eŭropaj landoj. Kun nur 24 parlamentanoj la frakcio estas la dua plej malgranda frakcio de la Eŭropa Parlamento - nur la Frakcio Identeco, Tradicio, Suvereneco pli etas.
La frakcion kune gvidas la brita politikisto Nigel Farage (nacia partio UKIP) kaj la dana politikisto Jens-Peter Bonde (nacia partio JuniBevægelsen).
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search